Ofte Starigataj Demandoj (OSD)

Datigata: 17.11.2002


Enhavo


Kiu ni estas?

La "Arbeitskreis Sozialdemokratinnen und Sozialdemokraten im Internet" (Laborrondo Gesocialdemokratoj en la Interreto) - cxi tiu estas la oficiala nomo de la Virtueller Ortverein (VOV) de la Socialdemokratia Partio de Germanio (SPD) - estas unuigxo de retaj partoprenantoj apartenata al SPD au simpatisanta kun gxi. La VOV estas agnoskita de la partiestraro kiel laborrondo.

La VOV estis fondita propone de kaj kun intensiva partopreno de la SPDa parlamentano federacia Jörg Tauss.

Alie ol realaj loketokluboj ni ne definas nin kiel regiona unuigxo de la SPD, sed kauze de nia medio - la tutmonda komputilreto Interreto (kaj aliaj konektataj komputilretoj) - kiel grupo, kiu volas uzi cxi tiun novan medion por nova maniero de la politika laboro.

Kunvenas en la VOV:

  • gekamaradoj, kiuj cxi tiu nova labormaniero pluevoluigas paralele kun ilia tradicia partilaboro
  • gekamaradoj el la tuta mondo, kiuj volas kunlabori en la SPD, sed kiujn la tradiciaj manieroj de la politika voligo ne estas simpatia
  • nemembroj de la SPD, kiuj povas identigxi kun la celoj de la SPD kaj la VOV

Kion ni intencas?

Ni speciale atentas politike la evoluigon de modernaj informaj kaj komunikadaj teknologioj, kies socialaj kaj ekonomiaj sekvoj kaj ankau konsekvencoj por enpartia voligo.

Ni mem volas disvolvigi kaj testi virtue organizaj kaj novelektrone komunikadaj formoj.

Kie ni trovigxas?

La membroj de la VOV komunikadas kun si per automataj leteraj distribuiloj. Ili cxefe diskutadas pri nunaj temoj krom en tiu cxi leteraj listoj en la novajxgrupo de.org.politik.spd (dops), same en de.soc.netzwesen, de.soc.recht, de.soc.zensur, ...

Pluaj informoj kaj oficialaj publikigoj de VOV pri importaj temoj trovigxas en la TTT sub http://www.vov.de/. Gxeneralaj informoj pri SPD trovigxas sub http://www.spd.de/.

Kiel ni laboras?

Lau bondemokratia kutimo siajn pensojn au ideojn la VOVa membroj proponas por diskuto en reto. Se temas pri koncepto de oficiala propono, la ebla proponteksto estas distribuata kiel diskutada alvoko (RfD = Request for Discussion; Alvoko al Diskutado). Estas balotata pri la propono -- kompreneble elektrone. Lau ordono de la proponanto la balotestro elsendas balotan alvokon (CfV = Call for Votes; Alvoko al Vocxdono) kun la proponteksto, la elektaj eblecoj kaj la balota periodo. Cxia VOVa membro povas vocxdoni per letero al la balota leteradreso; la rezulto estos publikata per letera distribuilo kaj eventuale ankau en la novajxgrupoj kaj en TTT.

La estraro konsistas el prezidanto kaj la responsuloj por la specialaj taskoj: Vorstand

Kiel patronino de la VOV ni povis akiri Herta Däubler-Gmelin.

Kiu kunlaboras?

La membroj de la VOV estas homoj el la tuta mondo. Multaj plie estas membroj de la SPD kaj kelkaj el ili ankau kunlaboras en regionaj kaj superregionaj estraroj de la partio.

Nuntempe la VOV havas cxirkau 1000 membrojn, el tiuj bedaurinde nur 9% estas inaj. La plimulto de la membroj lau sia propra indiko estas membroj de la SPD

Membroj de la VOV kiuj esprimas tion deziron estas listigata en membrolisto akirebla je ja VOVanoj. Krome ekzistas listo de VOVanaj hejmpagxoj kiu trovigxas cxe la TTT-pagxoj de la VOV.

Kiu povas membrigxi?

Cxiu kiu havas internacie atingebla retposxtadreso <nomo@sfero> kaj subtenas la principoj de la SPD.

Kiel mi membrigxas en la VOVn?

Kiu volas igxi ano de la VOV, cxi tiu simple plenigu la aligxilo cxe la TTT-pagxoj de la VOV. Poste elpresu la aligxilo, subskribu gxin kaj sendu gxin posxte al la VOV.

Kiu ne havas aliro al la TTT, cxi tiu skribu retposxte al <admin@vov.de>; de tiu oni ricevas aligxilon kiun oni resendu retposxte kaj posxte (do sume duoble!)

Mallonga memprezentado en retposxta mesagxo al <antrag@vov.de> helpas la konigxadon kun la aliaj anoj sed ne estas devo.

Pri kio ni okupigxas?

(La sinsekvo de la temoj estas historie kreskita kaj ne estas intencita kiel valorigado)

  • Kiel eblas preventi "cenzuro" kaj sekurigi la libereco de la opiniesprimo en komputilaj retoj?
  • Protekto de la personaj datumoj kontrau mizuso kaj de cxio datumoj kontrau falsado en komputilaj retoj
  • Baza provizado per informoj, libera aliro al komputilaj retoj.
  • Oficialaj konigadoj koncerna la temo "informa socio" de partiaj organizajxoj kaj reprezentantoj de la SPD
  • Kiel akordigi reta kun partia kulturoj? Retigado de la partio
  • Legxo pri telekomunikado (germane: TKG)
  • Federacia legxo pri informa kaj komunikada servoj (germane: IuKDG)
  • Komputiloj kaj lernejoj
  • Politiko en la Proksima Oriento
  • Aktualaj diskutoj pri elektadaj rezultoj
  • Virinoj en la VOV/en la Interreto
  • Balotbatalo en la Interreto
  • Multaj gxeneralaj politikaj temoj

Dankesprimoj

La teksto de tiuj cxi OSD origine verkis Christoph Wick. Krome kontribuis Jens Hoffmann, Thomas Roessler, Andreas Kroepelin, Andreas Plaeschke, Ralf Parr, Michael Doerrschuck, Bernhard C. Witt, Axel Schudak, Heino Prinz, Michael Singer, Ulrich Kortenkamp, Arne Brand, Attila Radnai, Karl Peter Ohly, Alexander Stirn, Hartmut Hambach, Helmut Pohl kaj Boris Piwinger. Esperante tradukis Matthias Peick kaj Tomas Schild.